Rekte al la enhavo

Privateco

Privateca Politiko

Bonvenon kaj dankon pro la uzo de nia aplikaĵo. La protekto de la personaj datumoj de niaj uzantoj estas tre grava por ni. Pro tio ni volas informi vin pri la maniero kaj kvanto de kolektataj kaj prilaborataj datumoj rilate al la uzo de la sekvaj servoj (plu en la teksto nomataj kiel "Retaj Servoj"): uzo de nia aplikaĵo; uzo de la funkcioj, aktivaĵoj kaj enhavo ligita al nia aplikaĵo; uzo de niaj eksteraj paĝoj ĉe la sociaj retoj.

Respondeca organizo

La respondeca organizo pri la prilaboro de la datumoj sur tiu ĉi paĝaro estas:

Studio GAUS GmbH
Erich-Steinfurth-Str. 6
10243 Berlin
Germanujo

La kontaktdatumoj, kiujn ni laŭleĝe devis publikigi kadre de nia sinprezento kaj jura avizo, ne rajtas esti uzataj de iuj por sendi al ni informojn kaj reklamaĵojn, kiujn ni klare kaj eksplicite ne petis. En kazo de ricevo de tiaj informoj (ekz. trud-mesaĝoj) ni povas laŭleĝe kontraŭagi tion.

Surbaze de Artiklo 37 de la Ĝenerala Datum-Protekta Regularo (ĜDPR) ni rajtas ne elekti apartan respondeculon pri datumprotekto, kies kontakt-datumojn ni povus publikigi ĉi tie. Sed eĉ malgraŭ tiu rajto ni profesie kaj zorge plenumas ĉiujn niajn devojn rilate al la datumprilaboro.

Kolektado kaj konservado de personaj datumoj

Ĝeneralaj informoj

Ni ŝatus informi vin sube pri la maniero, en kiu ni kolektas personajn datumojn, dum uzado de nia paĝaro. "Personaj datumoj" enhavas ĉiujn datumojn, kiuj povus identigi vin kiel personon, ekz. via nomo, adreso, retpoŝta adreso ks.

Aldone al la eblo uzi nian paĝaron sen transdono de datumoj, ni proponas diversajn aldonajn servojn, kiujn vi povas uzi, se ili interesas vin. En tiaj kazoj vi devas disponigi al ni pliajn datumojn, por ke ni povu proponi al vi relevantan servon; Por tiuj kazoj estas validaj tute samaj principoj de datum-prilaboro, kiujn ni difinis supre.

Kelkfoje ni povas uzi diversajn eksterajn servojn de aliaj provizantoj, kiuj povas prilabori viajn datumojn. En tiaj kazoj ni zorge elektas la provizantojn kaj regule kontrolas ilin. Sube vi trovos detalajn informojn pri ĉiuj eksteraj servoj, kiujn ni devas uzi rilate al niaj Retaj Servoj aŭ reklamaj celoj. Apud ĉiu tia servo sube vi trovos detalajn informojn pri ĝi, pri la kriterioj, surbaze de kiuj ni elektas ĝin kaj aldonaj informoj pri la datum-prilaboro kadre de tiu servo.

Krome ni povas viajn personajn datumojn transdoni al aliaj servoj, se ni devas kunligi niajn fortojn kun iuj aliaj servoj por povi disponigi al vi iujn servojn, ekz. partoprenadon en iuj eventoj, aktivaĵoj, konkuroj kun premioj aŭ farante la kontraktojn. Pli da detaloj vi trovos sube apud ĉiu konkreta kazo.

La datumoj estas forigataj tuj kiam ili ne plu estas bezonataj por la celo, por kiu ili estis kolektitaj.

Celo de prilaboro

La kolektado kaj prilaboro de tiaj datumoj estas necesa por la korekta kaj ĝusta funkciado de niaj Retaj Servoj, ekz. por povi disponigi niajn Retajn Servojn al uzantoj, aŭ ebligi al ili kontakti nin. Ni ankaŭ uzas la datumojn por povi plibonigi niajn Retajn Servojn kaj por certiĝi ke niaj sistemoj estas sekuraj.

Kontakto kun ni

Se vi kontaktas nin per retpoŝta adreso aŭ la kontaktformularo, viaj datumoj (nomo, retpoŝta adreso kaj kontaktdatumoj, kaze ke vi indikas ilin) kune kun via mesaĝo estas konservataj kaj prilaborataj kongrue kun Artiklo 6(1)(b) ĜDPR kaj Artiklo 6(1)(f) ĜDPR por povi respondi al viaj demandoj. Viaj datumoj kutime estas forigataj tuj post kiam ili estas traktitaj, se ne ekzistas iuj aliaj laŭleĝaj postuloj konservi ilin por pli longa tempo.

La tempodaŭro, dum kiu la datumoj estas konservataj

Ni provas ĉiam kolekti laŭeble malgrandajn kvantojn de datumoj. Ni ne konservas personajn datumojn por pli longe ol necesas por la celo, por kiu la datumoj estis kolektitaj. Ni ankaŭ tuj forigas la datumojn, se ricevas peton pri tio de la persono, kiu antaŭe lasis tiujn datumojn. Post kiam la datumoj ne plu estas bezonataj aŭ post kiam ni ricevas la peton pri la forigo, la datumoj estas tuj forigataj aŭ sennomigataj depende la ekzistantaj leĝaj postuloj.

Rajtoj de koncernitaj personoj

Realigo de viaj rajtoj

Se vi ne plu konsentas pri konservo de viaj personaj datumoj aŭ viaj personaj datumoj ne plu estas aktualaj, ni pretas aktualigi aŭ forigi ilin, se ni ricevas de vi bezonatajn instrukciojn (kaze ke tio eblas kongrue al la ekzistantaj leĝoj). La samo validas se vi petas nin limigi uzon de iuj datumoj estonte.

Kontaktu nin, se vi havas iujn demandojn rilate al la prilaboro de viaj datumoj aŭ se vi deziras ĝustigi, bloki, transmeti ilin al iu alia loko. Vi povas kontakti nin per la jenaj manieroj:

Studio GAUS GmbH, Erich-Steinfurth-Str. 6, 10243 Berlin, countries

Se vi volas bloki aŭ forigi viajn datumojn, bonvolu indiki ĉiam la kialojn, kial viaj datumoj ne plu povas esti prilaborataj. Se vi prezentas laŭleĝe pravigitajn kialojn, ni unue kontrolas ilin kaj poste ni aŭ blokas la prilaboron de la datumoj aŭ informas vin pri la cirkonstancoj, pro kiuj ni ne povas tion laŭleĝe fari.

Se vi donis al ni permeson prilabori viajn datumojn, vi povas en ajna momento poste nuligi ĝin kun efiko al la estonta prilaboro. La nuligo ekvalidas tuj post kiam la deziro pri ĝi atingas nin.

Lasta ĝisdatigo: 2019-decembro-15

Reiri supren