La projektideo baziĝas je komunaj observoj de tiu ĉi eŭropa partnereco kiuj montris la bezonon evoluigi speciale por la celgrupoj adaptitan, noveman kaj malferme alireblan instrumenton por instigo kaj plibonigo de leg- kaj skribkompetentecoj de multlingvaj infanoj. Aktuale uzataj metodoj kaj elektronikaj materialoj ofte estas relative tradiciaj. Ili ne plene taŭgas por respondi al la bezonoj de la celgrupoj kaj ili kutime ne plenumas eŭropuniajn edukajn prioritaojn kaj kvalitonivelon. La partnereco estas speciale motivita evoluigi la menciitajn produktojn ĉar ĉiuj partneroj jam multajn jarojn aktivas sur la kampo de (multlingva) lingvoedukado, instigo de lernado de mapli grandaj lingvoj, subteno de eŭropa multlingveco kaj ili evoluigas divesajn materijalojn por instigo de multlingveco kaj subteno de multligvaj familioj.

Ĝenerale de la projektrezultoj ni atendas fortan efikon al multligvaj infanoj en Eŭropo kaj speciale ilian motiviĝon trejni siajn lego- kaj skribkompetentecojn ankaŭ en la gepatra lingvo, altigon de natursciencaj kaj ĝeneralaj scioj kaj plibonigon de lego-, skribo-, komputilaj kaj kulturaj kompetentecoj. Ni ankaŭ celas plialtigi la konscion pri multligva alfabetiĝo kaj eduko en familioj, sed ankaŭ en lernejoj.

Partneroj