Turka
Türk dili
Türk dili
pli ol 70 milionoj
Turkujo, Kipro
Makedonio, Rumanio, Bosnio, Grekio, Irako, Kosovo
Germanio, Francio, Nederlando, Usono, Aŭstrio, Saŭda Arabio, Svislando, Aŭstralio, Svedio, Rusio, Danio, Britio, Kanado, Belgio, Bulgario, Italio, Azerbajĝano…
Laŭ populara turka vidpunkto ekzistas unu komuna turka lingvo (Türkçe) dividita en grandajn dialektojn (lehçe), kiaj la kazaĥa turka (Kazak Türkçesi), la uzbeka turka (Özbek Türkçesi) kaj la turka de Turkujo (Türkiye Türkçesi). Laŭ tiu vidpunkto, kiun ne dividas la plimulto de la lingvistoj, la turka (tio estas: la komuna tjurka lingvo) estas unu el la plej popularaj lingvoj de la mondo kun preskaŭ 200 milionoj da parolantoj.
La latina alfabeto estis enkondukita en 1928. Antaŭaj skribosistemoj, kiaj la runa alfabeto aŭ ujgura aŭ araba skribo ne respondas al la moderna turka alfabeto, kiu konsistas el 21 konsonantoj kaj 8 mallongaj vokaloj. Ne estas longaj vokaloj aŭ diftongoj. La celo de la lingvoreformo de Atatürk estis krei pli proksiman rilaton inter skribo kaj parolo: Benim adım Mustafa [benim adɯm Mustafa] ("Mia nomo estas Mustafa").
Unu el la plej karakterizaj trajtoj de la turka estas vokala harmonio, inkluzive de la opozicioj:
Antaŭaj | Malantaŭaj | |||
---|---|---|---|---|
Nerondaj | Rondaj | Nerondaj | Rondaj | |
Altaj -o | i | ü | ı | u |
Malaltaj -o | e | ö | a | o |
Ekzemple, la esprimo görüşürüz (ĝis revido, laŭvorte: ni vidos unu la alian) konsistas el la radiko gör- (vidi) kaj tri malsamaj sufiksoj, el kiuj ĉiu havas kvar versiojn: -ış/iş/uş/üş (reciproka) -ır/ir/ur/ür (aorista) -ız/iz/uz/üz (1a plurnombra). La vokaloj en la sufiksoj ŝanĝiĝas laŭ la radika vokalo. La sama sekvenco de sufiksoj aldonitaj al malsamaj radikoj estigas malsamajn versiojn:
La turka, malkiel la plej eŭropaj lingvoj, estas aglutina lingvo. Tio signifas, ke gramatikaj sufiksoj aldoniĝas al neŝanĝiĝanta vortradiko. Ĉiu sufikso havas sian propran gramatikan signifon. Pli ol unu sufikso povas esti aldonata al la vorto, kiel en la ĉi-suba ekzemplo:
Ne estas gramatika genro en la turka, do la vorto arkadaş (amiko) povas esti uzata kaj por viroj kaj por inoj. Ne ekzistas difina artikolo, sed la numeralo bir (unu) uzeblas kiel nedifina artikolo. La plurnombron indikas la sufikso -lar/ler (depende de la harmonia vokalo), kiel en evler (domoj) kaj atlar (ĉevaloj). Ekzistas ses kazoj en la turka: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, lokativo, ablativo. La vokalo en la sufikso dependas de la vokala harmonio:
domo | ĉevalo | doktoro | aktoro | |
Nominativo | ev | at | doktor | aktör |
---|---|---|---|---|
Genitivo | evin | atın | doktorun | aktörün |
Dativo | eve | ata | doktora | aktöre |
Akuzativo | evi | atı | doktoru | aktörü |
Lokativo | evde | atta | doktorda | aktörde |
Ablativo | evden | attan | doktordan | aktörden |
Verboformoj sekvas la ŝablonon radiko-aspekto/tempo-persona sufikso, ekzemple oyna-dı-m (mi ludis). Negado fariĝas per la negativa sufikso -ma/me aldonata post la radiko, ekzemple oyna-ma-dı-m (mi ne ludis). Por demandoj uziĝas la ero mı/mi/mu/mü, ekzemple oynadım mı? (ĉu mi ludas?). Estas kvin bazaj verbotempoj en la turka: Estanteco, estonteco, aoristo, difinita kaj sekvadanta estinteco. La lasta el tiuj (ankaŭ nomata la raporta estinteco) uzatas por priskribi situaciojn, kiuj estas raportitaj al la parolanto aŭ, alivorte, kiam la parolanto ne scias, ĉu la frazo veras aŭ ne, ekzemple Ali evlenmiş (onidire Ali edziĝis).
Ununombro | Plurnombro | |||||
---|---|---|---|---|---|---|
1-a persono | 2-a persono | 3-a persono | 1-a persono | 2-a persono | 3-a persono | |
Nuntempo | yapıyorum | yapıyorsun | yapıyor | yapıyoruz | yapıyorsunuz | yapıyorlar |
Estonta tempo | yapacağım | yapacaksın | yapacak | yapacağız | yapacaksınız | yapacaklar |
Aoristo | yaparım | yaparsın | yapar | yaparız | yaparsınız | yaparlar |
Difinita pasinteco | yaptım | yaptın | yaptı | yaptık | yaptınız | yaptılar |
Supoza pasinteco | yapmışım | yapmışsın | yapmış | yapmışız | yapmışsınız | yapmışlar |
Neŝanĝeblaj vortradikoj konsistigas la kernon de la leksiko. La plej malnovaj radikoj estas kutime unu-silabaj radikoj laŭ la tipoj VC, CV, CVC aŭ CVCC, la nombro de radikoj estas do limigita. Novaj vortoj estas formataj per aldono de sufiksoj al la radikoj aŭ al jam ekzistantaj vortoj, ekzemple:
Duobligo estas tre populara maniero por intensigi la signifon de la vorto en la turka. Ekzistas pluraj tipoj:
Duobligo uziĝas ankaŭ en onomatopeoj: çıtır çıtır (uzata kiam iu manĝas ion kraketantan), şapır şapır (uzata kiam iu manĝas aŭ kisas laŭte). Ĝi povas esti uzata ankaŭ por iuj vidaj ecoj de aĵoj: pırıl pırıl (brila). Kvankam la supre menciitaj konstruoj estas tre popularaj, la ŝablonoj estas fiksaj (krom grupo C) kaj la kreo de novaj elementoj estas limigita.