Angla
English language
English language
360 milionoj, ĉirkaŭ 70 milionoj en Eŭropo
54 landoj, en Eŭropo: Britio (60 milionoj), Irlando (4,5 milionoj). Mondo: Usono (267 milionoj), Kanado (25 milionoj), Aŭstralio (18 milionoj), Novzelando (4 milionoj). La angla ankaŭ estas uzata en eksaj kolonioj de Britio aŭ Usono kiel oficiala lingvo en registaro, ekukado aŭ komerco kvankam la plejmulto da homoj ĉefe uzas aliajn lingvojn en la privata vivo. Tiaj landoj inkluzivas Baraton (125 milionoj da parolantoj) kaj Pakistanon (88 milionoj da parolantoj).
Hispanio kaj Francio (sume ĉirkaŭe 3 milionoj), konsciaj pri siaj originoj posteuloj de Britoj en la Brita Komunumo de Nacioj
La historio de la angla lingvo estas pleje historio de interago kun aliaj lingvoj. Dum jarcentoj la anglan forte influis diversaj aliaj lingvoj.
La malnovan anglan influis keltaj lingvoj kaj la latina, kiujn oni parolis kiam ĝermanaj popoloj unue komencis koloniigi la insulon de Granda Britio kaj poste la malnovnordlanda lingvo, kiun parolis nordlandaj invadintoj. La mezan anglan influis la normanda kaj poste la franca lingvo.
La rezultoj de tiu interago estis pliriĉigado de la angla vortprovizo de multaj aliaj lingvoj, ĉefe de la latina kaj la franca. Vortoj pri viando devis esti en la franca, sed la kamparanoj konservis la ĝermanajn vortojn pri la bestoj. Tiel ekzistas paroj kiel cow/ox (bovino) kaj beef (bovaĵo), aŭ deer (cervo) kaj venison (cervaĵo). Pro kialoj, kiuj ne estas plene komprenataj, la angla ankaŭ perdis la grandan plimulton de la fleksiaj finaĵoj, kiuj estis partoj de pli fruaj etapoj de la lingvo.
Ekzistas du bazaj modeloj de la angla gramatiko. La tradicia gramatiko instruata (aŭ ofte ne instruata) al denaskaj parolantoj diferencas de tiu, kiu estas instruata kiel fremda lingvo.
La tradicia gramatiko por denaskaj parolantoj estas rimarkinda pro la ekzistado de multaj 'reguloj', kiujn neniu denaska parolanto (eĉ la plej edukita) konsekvence sekvas. Ekzemploj estas
La anglan oni skribas pere de latindevena alfabeto de 26 literoj kaj unu akcento, la apostrofo. La skribsistemo de la angla estas komplika kaj ekzistas nur nerekta rilato inter la skriba formo kaj la prononco de vortoj. Ekzistas multaj ĝeneralaj reguloj, sed ĉiuj reguloj havas esceptojn.
Tio signifas, ke infanoj en anglalingvaj landoj devas elspezi multe da tempo por lerni literumi vortojn ĝustamaniere. Tio ankaŭ signifas, ke anglalingvanoj estas tre spertaj en la voĉa literumado kaj kutimas fari tion. Tial estas grave koni la nomojn de la literoj
La litero z havas du nomojn. La nomo [zi:] estas ĉiam uzata en la usona kvankam ambaŭ estas uzataj en aliaj variantoj.
Certasence ankaŭ punktoj estas gravaj literoj en la angla, speciale en la usona, ĉar multaj homoj kaj preskaŭ ĉiuj gazetoj kaj ĵurnaloj anstataŭas fivortojn pere de tri punktoj konataj kiel 'ellipsis' (elipso) ekzemple What the ...?, What the f...? aŭ what a ...ing idiot!
En Eŭropo la angla ofte uzatas kiel interlingvo en internacia komunikado, sed ludas nur malgrandan aŭ neniun rolon en loka regado aŭ edukado (preter statuso kiel deviga studobjekto en lernejo). Tiu tipo de nedenaska angla diferencas de denaskaj variantoj kaj iuj ecoj, kiuj gravas en denaskaj dialektoj kiel gramatika uzo de intonacio aŭ la distingo inter kalkuleblaj kaj nekalkuleblaj substantivoj ĝenerale mankas kaj aliaj ecoj kiel uzo de artikoloj aŭ tensoj diferencas de denaska uzo same kiel parto de la leksiko. Iuj spekulas, ke iam ekestos Eŭropa nedenaska normlingvo, kiu estus tiom diferenca de denaska uzo ke denaskuloj estus devigitaj lerni ĝin (sed kiel precize tio okazus ne estas klare).
Ne ekzistas ununura vokalsistemo en la angla. Ekzistas kelkaj malsamaj sistemoj laŭ loko, socia klaso aŭ aliaj faktoroj kaj tiuj surmetiĝas. La vokalaro ne nur dependas de tiuj faktoroj, sed la distribuo de vokaloj diferencas de dialekto al dialekto do pasta estas prononcata ['pastə] en iuj dialektoj kaj ['pæstə] en aliaj.
Jen la vokalaroj de la normlingvaj prononcoj en Britio kaj Usono.
Oftaj literumoj | IFA | Ekzemplo | IFA | Traduko |
---|---|---|---|---|
ee, ea, e-e | i | bead | bi:d | bido |
i | ı | bid | bıd | propono (ĉe aŭkcio) |
e | e | bed | bed | lito |
a | æ | bad | bæd | malbona |
u- | ʌ | bun | bʌn | bulko |
ur, er | ɜ | burn | bɜ:n | bruli |
u, oo, ue | u | suit | su:t | kostumo |
oo, ou | ʊ | soot | sʊt | fulgo |
au, augh, ough | o | caught | ko:t | kaptis |
o- | ɒ | cot | kɒt | kampa lito |
a, ar- | a: | cart | ka:t | veturilo |
nur neakcentita | ||||
-a, -er | ə | speaker | 'spi:kə | parolanto |
diftongoj | ||||
ay, ai-, a-e | eı | bay | beı | haveno |
i, i-e, igh, uy, -y | aı | buy | baı | aĉeti |
oy, oi- | oı | boy | boı | knabo |
uoy, ooey | uı | buoy | buı | buo |
ow, ou- | aʊ | bow | baʊ | klino |
o, o-e, oe, oa- | oʊ | bow | boʊ | pafarko |
Oftaj literumoj | IFA | Ekzemplo | IFA | Traduko |
---|---|---|---|---|
ee, ea, e-e | i | bead | bid | bido |
i | ı | bid | bıd | propono (ĉe aŭkcio) |
e | e | bed | bed | lito |
a | æ | bad | bæd | malbona |
u- | ʌ | bun | bʌn | bulko |
ur, er | ɝ | burn | bɝn | bruli |
u, oo, ue | u | suit | sut | kostumo |
oo, ou | ʊ | soot | sʊt | fulgo |
au, augh, ough | ɔ * | caught | kɔt | kaptis |
o- | a * | cot | kat | kampa lito |
nur neakcentita | ||||
-a, -e- | ə | Donna | 'danə | Donna (virina nomo) |
-a, -e- | ɚ | Donner | 'danɚ | Donner (familia nomo) |
diftongoj | ||||
ay, ai-, a-e | eı | bay | beı | haveno |
i, i-e, igh, uy, -y | aı | buy | baı | aĉeti |
oy, oi- | oı | boy | bɔı | knabo |
uoy, ooey | uı | buoy | buı | buo |
ow, ou- | aʊ | bow | baʊ | klino |
o, o-e, oe, oa- | oʊ | bow | bɔʊ | pafarko |
*Multaj usonanoj faras distingon inter tiuj du nur antaŭ duon-vokalo aŭ /r/.