Rekte al la enhavo

Franca

La langue française

Nombro da denaskaj parolantoj

77 milionoj da denaskaj parolantoj kun multe pli, kiuj parolas ĝin kiel duan lingvon (150-220 milionoj)

Oficiala lingvo en

Francio, Belgio, Svislando, Monako, Luksemburgo, EU, Kanado, Haitio, Vanuatuo kaj 21 landoj en Afriko

Malplimulta lingvo en

Italio, Usono

Diaspora lingvo en

Alĝerio, Argentino, Aŭstralio, Kanado, Ĉilio, Libano, Meksiko, Maroko, Novzelando, Tunizio, Urugvajo

Alfabeto
40 literoj (26 latinaj + diakritaj)
Gramatikaj kazoj
0
Lingvokodo
fr, fra, fre
Lingva tipologio
fleksia , multsintezaj karakterizaĵoj en la parolata lingvo , SVO
Lingvofamilio
Hindeŭropa, latinida
Nombro da dialektoj
Pluraj en Eŭropo (diversaj variaĵoj en Francio, Svislando, Belgio), kelkaj en Kanado kaj Luiziano, Afriko, Nov-Kaledonio…

La plej longa vorto

(25 literoj), “kontraŭkonstitucie”

Kurioza vorto aŭ frazo

La vortoj signifas “sen” kaj “dubo”, sed la tuta esprimo fakte signifas “verŝajne” kaj ne “sendube”.
La franca vorto por “amo” estas virgenra en ununombro, sed ingenra en plurnombro.

Enkonduko

La franca estas parolata en 29 landoj, kiuj konsistigas Francophonie (Franclingvujon). Tial ekzistas pluraj variantoj de la franca en Eŭropo, Afriko, Kanado, Usono kaj Azio. En Eŭropo, la variantoj en Svisio kaj Belgio diferencas de la norma lingvo parolata en Francio.

La plej granda kvanto da homoj, parolantaj denaske kaj dualingve la francan, troviĝas en Afriko (ĉirkaŭ 115 milionoj en 31 afrikaj landoj). La landoj de la iama Franca Kolonia Imperio (Senegalo, Alĝerio, Gabono, Tunizio, Maŭritanio, Ebur-Bordo, k.t.p.) ofte uzas la francan kiel kompromison inter la lokaj lingvoj ekde sia sendependiĝo.

Pluraj kreolaj lingvoj, kia la haitia, estas leksike bazitaj sur la franca.

Pluraj internaciaj organizoj, kiaj UN, MOK, NATO, Konsilio de Eŭropo, Ruĝa Kruco, uzas la francan kiel oficialan lingvon, kiel faras Vatikanurbo. Alliance Française havas la komision disvastigi la francajn lingvon kaj kulturon en la mondo.

Mapo montranta la lingvojn kaj dialektojn de Francio kaj la ĉelimaj regionoj.

Fonto: Wikimedia Commons

Historio

La franca, kiel latinida lingvo, evoluis de la vulgara latina, influita de la keltaj lingvoj parolitaj en Gaŭlio (nuna norda Francio). La okcitana estis parolata en la suda parto de la lando.

  • 9-a ĝis la 13-a jarcento

  • Malnova franca

    La plej malnova teksto estas la Ĵuroj de Strasburgo (842).

  • 14-a kaj 15-a jarcentoj

  • Meza franca

  • 16-a kaj 17-a jarcentoj

  • Klasika franca

    Francisko la 1-a igis la francan la oficiala lingvo de administrado en 1539 anstataŭ la latina. Pro tio, aliaj lingvoj en Francio estis subpremataj aŭ neglektataj.

  • Ekde la 17-a jarcento

  • Moderna franca

La franca iĝis internacia lingvo en Eŭropo dum la regado de Ludoviko la 14-a (17-a jarcento). Ĝi estis la plej grava diplomatia lingvo de la 17-a jarcento ĝis la mezo de la 20-a jarcento, kiam la angla alprenis rolon de internacia lingvo.

Skribosistemo kaj prononco

  • â
  • à
  • a
  • b
  • c
  • ç
  • d
  • é
  • è
  • ë
  • e
  • ê
  • f
  • g
  • h
  • î
  • i
  • ï
  • j
  • k
  • l
  • m
  • n
  • ô
  • o
  • œ
  • p
  • q
  • r
  • s
  • t
  • û
  • ù
  • u
  • ü
  • v
  • w
  • x
  • y
  • ÿ
  • z

La franca skribiĝas per 26 latinaj literoj, 14 diakritaj literoj (à â ç é è ê ë î ï ô ù û ü ÿ) kaj 2 ligaturoj (æ, œ).

La elparolado okazas kun muskola streĉiĝo. La lasta litero de la vortoj estas ofte silenta. La sono h ne ekzistas. La h komence de vorto ne prononciĝas: hôtel [otel] (hotelo). La franca uvula r karakterizas la lingvon.

La literumo estas relative malsimpla, ĉar oni skribas multe pli, ol oni elparolas. Verba konjugacio ekzistas en skribita formo, sed prononcante oni distingas nur tri el ses formoj en la nuna tempo. En la konjugacia tabelo ĉiuj singularaj kaj la triapersona pluralo same elparoliĝas.

Reala franca parolaĵo sonas pli malsimple ol la lingvolernanto supozus, ĉar iuj vokaloj foriĝas, kaj vortogrupoj prononciĝas, kiel unu vorto:

Je ne le sais pas (mi ne scias ĝin)

Vokaloj

La norma franca havas ĝis 13 buŝajn vokalojn kaj 4 nazajn. La tiel nomata ŝvao /ə/, kies prononciĝo similas œ estas ofte ellasata (e muet). Normale oni ne prononcas ĝin vortfine, kiel en porte, sed kelkfoje en poezio.

Litero Ekzemplo Traduko
a à patte, piedo, tie
a â image, pâté bildo, bloko
ai, ei, è chère, neige, faire kara, neĝo, fari
ê rêve sonĝo
é été somero
i livre libro
œ, eu œil, jeune okulo, juna
eu, eû peu, jeûne malmulte, fasto
e [ə] je mi
o, au, eau mot, peau, beau vorto, haŭto, bela
o mort morto
ou sous sub
u but celo
La vokaloj a, o, u kaj i estas prononcataj naze, kiam sekvas n.
an dans en
on mon mia
un brun bruna
in vin vino

La franca havas ankaŭ diftongojn: oui (“jes”), huit (“ok”), roi (“reĝo”), louer (“lui”), ciel (“ĉielo”).

Konsonantoj

Litero Ekzemplo Traduko
b beau bela
c, s, ç cent, sous, ça cent, sub, ĉi tio
c, k, q cause, kilo, cinq kaŭzo, kilogramo, kvin
ch chaise seĝo
d dans en
f, ph fée, photo feino, foto
g, j gens, journal homoj, ĵurnalo
g garde gardisto
l lait lakto
m mère patrino
n non neniu
gn campagne kampanjo
p porte pordo
r rose rozo
t triste malĝoja
v ville urbo
x expansion plivastiĝo
z gazette gazeto

La franca akcento estas sur la lasta silabo de vortoj, sed vortoj, kiuj elparoliĝas kune kaj kiuj formas ritman unuon (kiel un petit enfant, “malgranda infano”) havas nur unu solan akcenton. Konsonantoj, kiuj kutime estas silentaj, fojfoje ja elparoliĝas, kiam ilin sekvas vokalo (kiel la fina t de petit prononciĝas en la ĉi-supra ekzemplo). Ĉi tiu fenomeno nomiĝas liaison.

Gramatiko

La franca perdis la malsimplajn deklinaciojn kaj konjugaciojn de la latina. Estas signo por pluralaj substantivoj kaj adjektivoj, kvankam ĝi estas ofte silenta. Vortordo kaj prepozicioj estas uzataj por esprimi sintaksajn rilatojn. Helpverboj estas uzataj en la esprimo de verbotempoj kaj modoj.

La franca havas du genrojn (vira artikolo: le kaj ina artikolo: la), kaj la adjektivo, kiu kutime sekvas la substantivon (escepte de kelkaj mallongaj kaj oftaj), akordiĝas kun ĝi laŭ genro kaj nombro.

Ununombro

  • le livre vert
    la verda libro
  • la fleur verte
    la verda floro

Plurnombro

  • les livres verts
    la verdaj libroj
  • les fleurs vertes
    la verdaj floroj

El tiuj formoj nur la artikolo prononciĝas malsame en ununombro kaj plurnombro.

Iuj adjektivoj povas havi malsaman sencon antaŭ kaj malantaŭ la substantivo:

  • ta chambre propre
    via pura ĉambro
  • ta propre chambre
    via propra ĉambro

La verboj havas tri grupojn de konjugacioj laŭ la infinitiva finaĵo (-er, -ir, -re).

parler
paroli
finir
fini
mettre
meti
Indikativa nuntempo
Ununombro
1-a persono je parle je finis je mets
2-a persono tu parles tu finis tu mets
3-a persono il parle elle finit il met
Plurnombro
1-a persono nous parlons nous finissons nous mettons
2-a persono vous parlez vous finissez vous mettez
3-a persono ils parlent elles finissent ils mettent
Imperfekto
Ununombro
1-a persono je parlais je finissais je mettais
2-a persono tu parlais tu finissais tu mettais
3-a persono il parlait elle finissait il mettait
Plurnombro
1-a persono nous parlions nous finissions nous mettions
2-a persono vous parliez vous finissiez vous mettiez
3-a persono ils parlaient elles finissaient ils mettaient
Perfekta nuntempo
Ununombro
1-a persono j’ai parlé j’ai fini j’ai mis
2-a persono tu as parlé tu as fini tu as mis
3-a persono il a parlé elle a fini il a mis
Plurnombro
1-a persono nous avons parlé nous avons fini nous avons mis
2-a persono vous avez parlé vous avez fini vous avez mis
3-a persono ils ont parlé elles ont fini ils ont mis
Estonta tempo
Ununombro
1-a persono je parlerai je finirai je mettrai
2-a persono tu parleras tu finiras tu mettras
3-a persono il parlera elle finira il mettra
Plurnombro
1-a persono nous parlerons nous finirons nous mettrons
2-a persono vous parlerez vous finirez vous mettrez
3-a persono ils parleront elles finiront ils mettront
Kondicionala nuntempo
Ununombro
1-a persono je parlerais je finirais je mettrais
2-a persono tu parlerais tu finirais tu mettrais
3-a persono il parlerait elle finirait il mettrait
Plurnombro
1-a persono nous parlerions nous finirions nous mettrions
2-a persono vous parleriez vous finiriez vous mettriez
3-a persono ils parleraient elles finiraient ils mettraient
Imperativo
Ununombro
1-a persono
2-a persono parle finis mets
3-a persono
Plurnombro
1-a persono parlons finissons mettons
2-a persono parlez finissez mettez
3-a persono

Vortformado kaj leksikono

La franca ne uzas kunmetitajn vortojn, sed prefere kunmetitajn esprimojn, kiaj:

  • machine à laver
    lavmaŝino
  • prise de sang
    sangotesto

La nombroj estas bazitaj sur la malnova kelta sistemo, kiu uzas 20 kiel bazan nombron. Do 80 estas quatre-vingts (“kvar dudekoj”) kaj 95 estas quatre-vingt-quinze (“kvar dudekoj dekkvin”). La belga kaj svisa francaj lingvoj (kaj kelkaj aliaj variaĵoj) nun uzas sistemon kun dek kiel bazo, 95 en ili estas nonante-cinq (“naŭdek kvin”).

Temaj vortoj

Amuzaj aŭ strangaj tradiciaj proverboj aŭ idiomoj

Reiri supren