Nederlanda
Nederlands, Vlaams
Nederlands, Vlaams
21 milionoj (kaj 5-6 milionoj da afrikanslingvanoj)
Nederlando, Belgio, Surinamo, Arubo, Kuracao, Sint Maarten; EU, Unio de sudamerikaj nacioj, neoficiale uzata en la Karibia Komunumo.
Francio (20 000–40 000), Germanio (Kleve, orienta Bergisch)
Usono, Kanado, Aŭstralio, Novzelando
La nederlanda estas plurcentra lingvo kun diversaj evoluoj en malsamaj teritorioj. La norda variaĵo (nederlanda de Nederlando) dominas kaj la aliaj emas proksimiĝi al ĝi je diversaj gradoj.
La afrikansa, fratlingvo
La sola daŭre vaste parolata nederland-baza kreola lingvo estas la afrikansa, unu el la dekunu oficialaj lingvoj de Sudafriko. Ĝi ankaŭ estas unu el la tre malmultaj kreolaj lingvoj, kiuj iĝis literatura lingvo kaj iĝis normo. La afrikansa kaj la nederlanda estas plejparte interkompreneblaj sed klare malsamaj lingvoj.
Malbone atestita
Uzita en multaj dokumentoj kaj iom da literaturo
Literaturo kaj scienco
Traduko de Biblio (Statenbijbel), S. Stevil kreas sciencan terminaron, ora epoko de nederlanda kulturo
Kongreso en Gento
Unua komuna literumsistemo
Ortografia reformo de Marchant: forigo de kazfinaĵoj
Ĝustigo de ortografio kaj alternativa (“blanka”) ortografio
Ne estas facile determini, kiom da literoj estas en la nederlanda alfabeto. En la plej gravaj manlibroj pri literumado eĉ ne estas listo de literoj! La plej ofta listo enhavas 28 literojn, sed Q, X kaj Y estas uzataj nur en pruntvortoj. Ankaŭ estas disputo pri tio, ĉu la duliteraĵo “IJ, ij” (kiel en IJsland, Islando) estas aparta litero aŭ ne. La nederlanda uzas ankaŭ multe da supersignoj, proksimume 15 (vidu la bildon sube), kiuj ne estas konsiderataj kiel apartaj literoj. Bona nederlanda literumanto devas bone koni la anglan, ĉar por multaj vortoj ne estas alternativoj krom pruntvortoj (baby “bebo”, privacy “privateco”, ktp.). Unu el la specifaĵoj de la nederlanda ortografio estas la literkombino “’s-” (‘s-Gravenhage, ‘s-Hertogenbosch), kiu ekzistas nur nederlande.
La nederlanda havas ĉirkaŭ 40 sonojn (fonemojn): 24 konsonantojn kaj 16 vokalojn, inkluzive de 4 diftongoj. La distingo inter longaj kaj mallongaj vokaloj estas grava. Laŭ la Guinness-libro de rekordoj, la nederlanda dialekto Weert estas la lingva sistemo en la mondo kun la plej multaj vokaloj.
Inter la plej malfacilaj sonoj por alilingvanoj estas la diftongo ui ([œy], “cepo”) kaj la distingo inter F kaj V (ĉi tiu estas karakteriza por la nederlanda; la problemo estas, ke la ĉefa malsamo ne estas en vibrado de voĉkordoj, sed relativa longeco). Ankaŭ estas diversaj “H-sonoj” (g, ch, [ɣ], [x] kaj h – chaos, lach, hoog).
La nederlanda vortoprovizo estas plejparte ĝermana, sed havas multe da latinaj, germanaj, francaj kaj anglaj pruntvortoj, pli-malpli en ĉi tiu ordo laŭ la epoko kaj kvanto de la pruntoj. Sed la plej esprimpova kaj riĉa parto de la nederlanda ne estas en la vorto, sed en la multaj bildaj kaj frapaj diraĵoj, metaforoj kaj esprimoj, kiuj donas ian vidan dimension al la lingvo. Oni nomas tion beeldspraak (bildparolo) kaj oni konsideras tion tre bonstila en ĉiaj rakontoj. Tiuj esprimoj estas plejparte netradukeblaj al aliaj lingvoj.
Nederlandanoj estas famaj interalie pro sia amo de glitkurado, kaj ekzistas multaj netradukeblaj vortoj en tiu kampo; multaj el ili devenas de la frisa lingvo. Ekzemplo estas klunen, kiu signifas “paŝi kun glitŝuoj trans parto de grundo inter du glacikovritaj areoj”. Koek-en-zopie signifas “peco de kuko kaj varma trinkaĵo konsumataj dum glitkurado, aŭ kiosko, kiu vendas ilin”. Aliaj netradukeblaj terminoj temas pri akvejoj, kanaloj, digoj, lagoj, ktp., ĉar akvo estas tre grava en la vivo de ĉi tiu submarnivela lando. Kelkaj el tiuj vortoj transiris al aliaj lingvoj, ekzemple bulvardo (origine: bolwerk, “barikado”), manekeno (origine de la flandra: mannekke, “vireto”), boss (“estro” en kelkaj lingvoj; origine: baas). Multaj maraj kaj ŝipaj terminoj en la angla kaj la rusa devenas de la nederlanda, ekzemplo la malsano “skorbuto” (origine: scheerbuik, “vundita ventro”). Kaj ĉiuj konas polderojn, digojn kaj tulipojn.